Esperantigo de “Rigu Esva” far Llan de Cubel kaj Padre Galo

Esva River’, Esva River’ Via akvo ne malmultas Sed jam vi ne tiom kantas Via voĉ’ nun raŭkas Kvankam mi ne estas el for Elĉerpita kaj turmentita mi venas Jam de jarcentoj mi kuras Kaj grandan doloron portas Dolorigas vidi la karan landon iĝas ĉiufoje pli malbona Jam de mia junaĝo Restas eĉ ne la…

Nova emblemo por Intersukerkanoj!

Emblemo aŭ logoo donas identecon al aĵo aŭ projekton ĉikaze. Ĝi elstarigas de la cetero per tuja asocio al bildo. Longe mi volis ion tian por la blogo kaj mi eĉ havis sufiĉe klaran ideon, la problemo estis kiel ĝin fari. Mi ne estas desegnisto, kaj fakte ne bone desegni estas unu el miaj frustriĝoj, kiun mi…

Mia deliro sur la Ĉimborazo fare de Simón Bolívar

De antaŭ kelkaj jaroj, kaj nekonstante, mi tradukadas aferojn, ĉefe mallongajn rakontojn. Mia ideo estis (kaj daŭre estas) iam publikigi ĉion en ia volumo kiel Selektita Rakontaro aŭ simile. Tamen la publikigo plejeble devos atendi longan tempon, aŭ eĉ simple neniam okazi. Tial eble mi publikigos ĉi tie kelkajn el la rakontetoj, sed gardos la…

Golden Lion, kolombia cidro

Mi estis en Asturio antaŭ kelkaj monatoj, kiel mi diris al vi en antaŭa blogero, tie estis mia unua foj’… kun cidro. Mi legis pri ĝi, sed neniam provis ĝin. Mi timis, ke mi ne ŝatus ĝin, sed je la fin’ estis male kaj nun mi havas simptomojn de abstino. Tuj kiam mi alvenis, mi ekserĉis cidron en…

Taglibro de Tradukanto #6

Feliĉan kaj fruktodonan novjaron 2019 al ĉiuj!  Mi pensis titoli ĉi tiun blogaĵon «Lasta Taglibro de Tradukanto». Sed kion ni scias pri la estonteco? Kion mi celas per tiu ĉi blogaĵo estas disinformi ke mi eltradukis la verkon de Nordalh Grieg, Spansk Sommer, en Esperanton. Finfine la verko tradukita estas 101-paĝa. Kompare al miaj unuaj pensoj,…

Taglibro de Tradukanto #5: Bone marŝas la afero

Bonvenon ree al ĉi tiu blogero! La traduko bone marŝas kaj jam naŭ ĉapitroj estas tradukitaj. Sed mi iom modifis la tradukprocezon. Se vi jam legis la duan tekston de ĉi tiu blogero, tie vi povis vidi kiujn ilojn mi uzas por traduki. Se vi ne legis ĝin do mi skribas ilin ĉi tie por…

Taglibro de Tradukanto #4

Scias mi, scias mi! Antaŭlonge mi ne ĝisdatigas la Taglibron. Mi ja pigris (ja vere), tamen mi ne estis tute senokupa. Eĉ pri la tradukado mi iom faris. Mi tradukis tiom poiome ke mi ne taksis tion sufiĉa por krei novan blogaĵon. Tamen tio akumuliĝis iom post iom, kaj poste mi sidiĝis kaj tradukis ĝis…

Taglibro de Tradukanto #3: Kovrilpaĝo

En la hispana ekzistas proverbo: «No juzgues un libro por su portada», ne juĝu libron pro ties kovrilpaĝo. Tio veras, sed ankaŭ ne. Kovrilpaĝo estas tre grava afero. Ĝi estas la unua afero kiun aĉetunto vidas. Pro tio ĝi devas esti almenaŭ alloga, se ne okulfrapa. Ju pli interesa ĝi estas, des pli facile oni…

Taglibro de Tradukanto #2

Bonvenon ree al ĉi tiu blogero! Hodiaŭ mi volas rakonti al vi kion mi uzas por traduki «Hispana Somero». Mi opinias ke la procezo kiun mi sekvas ne estas tre malsimila al tiu de aliaj tradukanto/istoj. Kelkaj langetoj en la retumilo kaj libroj min akompanos dum la eltradukado de la libro. Jen la iloj kiun…

Taglibro de tradukanto: Hispana somero

Komence ĉijare mi finfine ricevis libron kiun mi apogis eldoni pere de kampanjo de amasfinancado (crowdfunding): Spansk sommer / Verano español de la noverga verkisto Nordahl Grieg. Ties historio kaj recenzo mi jam aperigis aliloke. Vi povas legi la recenzon kiun mi verkis pri la libro (en la hispana) ĉe mia Goodreads, aŭ vidi la filmon…

Ityu Korwom: La korvo en Arkaika Esperanto

Se vi kurioziĝas pri Arkaika Esperanto kaj volus vidi ekzemplon de tiu lingvaĵo jen via ŝanco. Mi republikigas ĉi tie traduko de metalroka kanzono bazita sur la poemo de Poe «La Korvo». Kompreneble mi ne estas parolanto de AE. Mi provis sekvi ĉiujn regulojn sed se vi trovas eraron bve sciigi tion al mi.  …

Kiel alŝuti bildojn al Instagram rekte de la komputilo

Instagram estas hodiaŭ unu el la plej popularaj sociretejoj de la tuta mondo. Ĝi utilas por foti, modifi fotojn per filtriloj kaj disvastigi ilin inter niaj sekvantoj kaj aliaj sociretejoj. Antaŭ nelonge la ununura maniero por alŝuti bildon al Instagram estis pere de poŝtelefonoj aū tabulkomputiloj. Instagram estis originale elpensita por tio, konigi la bildojn…