Golden Lion, kolombia cidro

Mi estis en Asturio antaŭ kelkaj monatoj, kiel mi diris al vi en antaŭa blogero, tie estis mia unua foj’… kun cidro. Mi legis pri ĝi, sed neniam provis ĝin. Mi timis, ke mi ne ŝatus ĝin, sed je la fin’ estis male kaj nun mi havas simptomojn de abstino.

Tuj kiam mi alvenis, mi ekserĉis cidron en Kolombio kaj por mia surprizo mi ja trovis referencon. Ĉi tiu estas Golden Lion Premium Cider , la sola komerce produktita cidro en Kolombio. Mi diras komerce, ĉar en Bogoto ekzistas neamasa produktentrepreno, kiu produktas naturan cidron, MadrigueranBrewing Co. Sed mi parolos pri tio, kiam mi povos provi ĝin. Krom ĉi tiuj, Great Bristish Ciders importas britajn cidrojn kaj Carulla importas asturian ŝprucan cidron El Gaitero, sed ĉio nur en Bogoto.

Ŝaltu la subtitolojn en Esperanto

Kiel mi menciis en la video, kiun mi lasis al vi supre, mi ne estas spertulo pri cidroj. Fakte mi estas neofito pri la temo. Sed iom post iom mi obsedas pri ĉi tiu produkto kaj ties historio. Sed ĝis mi pli spertiĝos, mi nur parolas pri miaj unuaj impresoj.

Mi trovis la cidron hazarde per la appo Rappi (kiu mensogis al mi, sed tio estas alia rakonto. Se vi ne uzis la appo, mia referenca kodo estas sebaßtian894876). La kazo estas, ke ĝi malaperis sen spuro. Sed la bona afero estas, ke mi jam sciis, ke estas kolombia cidro kaj tiu malgranda momento estis feliĉo.

Mi movis miajn fadenojn kaj influojn por akiri botelon kaj transporti ĝin al Kalio. Ĝis ĝin finfine atingis miaj manoj. La unua afero, kiun rimarkos cidroŝatanto, estas ke la cidro venas en prezento simila al tiu de bierboteloj. Ĉi tio ne mirigas. Kvankam cidrofarado estas pli similaj al tiuj de vino, en kelkaj lokoj cidro emas esti surmerkatigita kiel alternativo al biero kaj konkurencas por tiu merkato. Temas pri polemiko, en kiu mi ne pluos ĉi tie, sed estas sciate, ke estas cidroproduktantoj, kiuj plendas, ke cidro estu traktata kun la respekto kaj kvalito, per kiu oni ankaŭ kultas vinon tradicie .

Verŝinte la cidron en la glason, oni vidas, ke ĝi havas malpezan sed fortan oran koloron . Kreas ĝi bonan ŝaŭman ringon , kiel vidite en la video, kaj ĝi daŭras sufiĉe longe. Mi ne scias bone difini la korpon, kvankam mi kliniĝus al malpeza sed kun ĉeesto. Male al la asturia cidro, la Golden Lion estas ĉampanigita (dua fermentado, mi pensas), do ne necesas verŝi ĝin al bobelo. Fakte, en la glaso oni vidas malgrandajn bobelojn, kiuj havas malvarmigan efekton dum trinkado kaj kiuj restas ĉe la fino, kiam oni drinkis la tutan kvanton de la glaso, tio en naturaj cidroj estas karaktero konsiderata bonkvalita.

Kompare kun asturia aŭ eŭska naturaj cidroj (kvankam eble oni ne devas kompari ilin) Golden Lion estas malpli acida kaj malpli forta, kvankam oni ne devus tro fidi ĝin, ĉar ĝi enhavas 4,5% alkoholon , kio estas bonega procento. Nek malmulte por ne sentiĝi nek tro por ebriiĝi tro rapide. Perfekta por akompani manĝon, ĝi ankaŭ havas klaran poman guston, kiu restas en la buŝo.

Mi vere bonvenigas la iniciaton produkti kaj surmerkatigi cidron en Kolombio. Golden Lion tiurilate malfermas la vojon, sed ĝi ankaŭ havas multan estontecon kaj preskaŭ ne havas kontraŭulojn en sia specifa kampo. Nuntempe ĝi provas malfermi al si spacon inter ŝatantoj kaj de biero kaj de manfarita biero, kvankam mi pensas, ke ĝi devas celi la ŝatantojn de vino. Mi esperas baldaŭ, ke ili disvastiĝu, ke ili forlasu la ĉefurbon kaj tiel povu mi povos iĝi ofta konsumanto. Mi bezonas cidron en Kalio…

Por la interesatoj, Golden Lion akiriĝas en Bogoto en superbazaroj Carulla kaj en pluraj specialigitaj drinkejoj kaj tavernoj. En ties retejo vi povas kontroli ĉiujn lokojn, kiuj vendas ĝin. Eblas trovi ĝin ankaŭ en Bogotá Beer Company kaj per la appo Rappi. Teorie ĝi estas surmerkatigita en Medellín sed ne estas io, kion mi povas certigi.

Komenti